tidtuyaryk-esperanto

Unika loko en Monta Altajo

Ĉi tiu retejo estas por tiuj kiuj jam elektis punkton sur la mapo por vizit ĝin.

Ĉi tiu retejo estas por tiuj — kiuj ankoraŭ serĉas lokon sur la mapo kiun ili bezonas viziti.

Kaj ĉi-loko situas ĉi-tie: ĝi estas la Altaj-montaro. En nia retejo ni rakontos al vi pri hostalo «Ora Kamelo», situata en la vidindejo «Tidtujarik.» Vi povas scii pli pri ĉirkaŭaĵoj, pri loĝantaj ĉi tie homoj, iliaj kutimoj kaj tradicioj. Ni rakontos al vi KION oni eblas vidi kaj KIEN vi devus strebi. Ni nomas ĉi tiujn areojn — «iom malsama planedo»

Kial?

Vojaĝo al tiuj lokoj, estas ĉiam io plia ol nur ferioj en bela lontano. Ĝi ĉiam estas vojaĝo kaj aventuro. Granda aŭ malgranda ĝi estos, decidos vi. Kaj ni helpos vin efektivigi intencojn kaj elpensi novajn.

La montoĉenoj kaj valoj, kiuj kuŝas inter ili, akvofaloj kaj riveroj kun pura akvo, kristale travideblaj lagoj kaj kvarventaj stepoj. Ĝi estas vere unika forforejo. La loko, kie renkontas limoj de kvar ŝtatoj, teritorioj kie disvolviĝis fortaj stepaj etnoj. Vidu! Elektu! Bonvenu!

alikalt

Ni garantias ke vi tuj komprenas,  kial ni nomas ĉi-tiun lokon: Ho! — ja ĝi fakte estas alia planedo!

  • Se vi ankoraŭ pripensas kaj dubas, ni helpos vin. Rigardu, kiuj interesaĵoj estas najbare de nia hostalo: Kion vidi kaj kien iri?
  • Se vi volas klarigi ion, bonvolu telefoni aŭ skribi al ni: Niaj kontaktoj
  • Nu, se pliaj demandoj mankas, do vi povas mendi, rezervi, ni atendas vin: Mendo kaj Rezervado

Vi povas uzi nian hostalon kiel bazo, de kiu estas oportune ekskursi al lokoj de la «alia planedo». Sendube, ĉi tie estas multaj vidindaĵoj kaj okupoj. Se vi vojaĝas al Tuvio, Mongolio, al plataĵo Ukok, Dĵazator kaj monto Beluĥa, nia hostalo servos por vi.

Ĉi tie vi povas:

  • resti por tagnokto, kaj loĝi kiom vi volas
  • mendi tagmanĝon aŭ vespermanĝon por tuta via grupo. (Ĉu vi volas «beŝbarmak»-on aŭ «baŭrsak»-on?)
  • lavu на lavi  (Ni havas la plej bonan rusan banejon en tuta regiono de Koŝ-Agaĉ)
  • veturi kun ni por «Safari»
  • aŭskulti muzikistojn

bonvolu rigardi kelkajn bildojn, fototajn ĉerte apud ĉe nia hostalo aŭ najbare

Kio estas la natura vidindejo «Tidtujardik», kal ĝi estas nomata tiel?

Estas malfacile definitive interpreti la signifon de vorto «Tidtujardik». La nomoj de malgrandaj riveroj, kanjonoj, setlejoj, ktp estis skribitaj laŭ sonore, ĉar mankis skribo ĉe lokaj popoloj. Poste, tiuj nomoj estis rekopiitaj, misformitaj kaj adaptitaj al la rusa lingvo.
Oni povas supozi du variantoj de la nomo:
— akceptita hodiaŭa loka ekspliko de «Tidtujardik» — Popla gorĝo.
Samtempe, ĉe la baseno de rivero Baŝkaus estas alfluo Tutu-Jaryk, «tittu» signifas «posedanta larikojn», kaj «jarik»signifas gorĝon. Tiel «Tuttu-Jarik» — laŭvorte estas gorĝo kun larikoj.

Ambaŭ eksplikoj pravas — poploj kaj larikoj abunde kreskas laŭlonge de proksima rojo

Bonvenu !

Добавить комментарий

Известiя
  • СПА по-Туярыкски
    СПА по-Туярыкски Тыдтуярык продолжает шагать в ногу со временем и расширяет список интересностей, доступных в пределах кемпинга. Вот, например, в сезоне-2017 мы увеличиваем ассортимент наших …>
  • юрты в кемпингеРекламный тур для партнеров
    Рекламный тур для партнеров   Уважаемые коллеги, приглашаем вас принять участие в нашем рекламном туре в кемпинг Тыдтуярык. Наш кемпинг находится в Чуйской степи (Кош-Агачский район, …>
Полезности
Наши координаты